Ijob – la problemo de sufero

Preskaŭ ĉiuj homoj iam luktas kun la problemo de sufero. Kial tiu aŭ ĉi tiu homo suferas dum alia ŝajne ne; ĉu ili tion meritas pro ia malbonago? Kial Dio permesas tiom da sufero? Ni scias, ke sufero alvenis en la mondon pro la peko – bone; tio estas komprenebla, sed ne klarigas kial unu homo suferas pli ol alia. Por helpi nin kompreni la aferon laŭ la vidpunkto de Dio ni havas la rakonton pri Ijob.

Ĉi tiu libro estas unu el la ‘saĝo’ verkaĵoj, kune kun la Psalmoj, la Alta Kanto de Salomono k.t.p. verkitaj dum la tempo de la reĝoj kaj poste, kvankam ŝajnas, ke Ijob mem vivis ĉirkaŭ la tempo de Abraham. Krom la rakontoj je la komenco kaj la fino, ĝi konsistas el disputo inter Ijob kaj liaj tri amikoj, verkita en poema stilo (Estas malfacile imagi, ke homoj fakte parolus tiom longe kaj elokvente dum tia kolera disputo!) kaj fine Dio mem tre drame intervenis.

Por ekkompreni la aferon ni notu kion Dio mem diris pri Ijob. En Jeĥezkel 14 Dio diris, ke Izrael tiom pekis, ke Li intencas detrui ilin kaj, ke eĉ se Noa, Daniel kaj Ijob estus en ĝi ili savus nur sin mem (v.14-20). Tio montras kiel alte Dio taksis Ijobon. En la komenco de la rakonto pri Ijob la Eternulo lin priskribis kiel “... honesta, justa, diotima kaj evitanta malbonon” (1:8), kaj je la fino Li admonis la tri amikojn, ke ili “... ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.” (42:7)

La rakonto

La kredantoj (filoj de Dio) venis antaŭ (la anĝelo de) la Eternulo, kaj inter ili estis iu kontraŭulo (Heb. satano). La Eternulo atentigis tiun pri la bona karaktero de Ijob, sed la kontraŭulo akuzis Ijobon, ke li nur timas Dion pro tio, ke Dio donis al li tiom da benoj. La Eternulo permesis al tiu kontraŭulo provi Ijobon per la forpreno de ĉiuj el ties havaĵoj, eĉ liaj gefiloj kaj sano. Malgraŭ ĉio tio Ijob ne blasfemis Dion aŭ “pekis per siaj lipoj.” (2:10)

Estas notinde, ke tiu kontraŭulo ne plu aperas en la rakonto; estis Dio mem, kiu venigis sur Ijob tiujn afliktojn: “... vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe.” (2:3) Ne gravas do, kiu li estis; Ijob komprenis, ke estas la Eternulo, kiu afliktas lin.

La interdiskuto

La tri amikoj de Ijob venis por konsoli lin. Jen mallonga resumo de la paroloj:

Ijob – Estus pli bone se mi eĉ ne naskiĝis.

Elifaz – Kial vi plendas? Dio punas nur la malpiulojn. Submetiĝu do, kaj ĉio estos en ordo.

Ijob – Dio venigis sur mi tian suferon; ĉu mi ne kriu? Diru al mi kion mi faris por meriti tion. Ĉu mi ne atendu helpon de miaj amikoj? ‘Dio, kial Vi tiel suferigas min?’

Bildad – Dio ne faras maljuston; nur la malpiuloj suferas. Se vi estis pura kaj pia ĉio estus bonstata.

Ijob – Mi scias, ke Dio estas ĉiopova; mi ne povas postuli Lian respondon. Eĉ kvankam mi ne meritas tian punon mi ne povas al Dio respondi. Mi demandas ‘Diru al mi pro kio Vi malpacas kontraŭ mi. Ĉu Vi ne min kreis? Kial?’

Cofar – Fakte Dio punas vin malpli ol vi meritas! Ĉesu viajn malbonagojn kaj petu pardonon; tiam ĉio estos en ordo.

Ijob – Mi bone scias, ke Dio regas ĉion – eĉ la bestoj tion scias, tamen mi volas disputi kun Li ĉar mi estas senkulpa. Vi mensogas kiam vi min akuzas.‘Dio, mi petas Vin, forprenu de mi Vian manon, kaj sciigu min pri miaj krimoj kaj pekoj.’

Elifaz – Viaj propraj vortoj kondamnas vin. Mi scias, ke nur la malpiuloj suferas.

Ijob – Se vi estus en mia loko mi konsolus vin, sed, anstataŭ ol konsolante min vi akuzas min. Mi suferas, kvankam mi ne perfortigis kontraŭ iun. Dio mem decidos inter ni.

Bildad – Ne parolu tiel! Nur la malpiuloj suferas kaj ili fine neniiĝos.

Ijob – Kiom longe vi malhonoros min? Estas Dio, kiu faras al mi maljustecon. Ĉiuj malestimas min, eĉ mia edzino – kompatu min!

Cofar – Ĉu vi ne scias, ke de eterne estas la malpiulo, kiu suferas la punon de Dio?

Ijob – Aŭskultu! Fakte ne estas tiel. La malpiuloj vivas tute ĝoje kaj senprobleme. Ili ne adoras Dion sed tamen prosperas. Ĉu vi ne scias, ke kaj piuloj kaj malpiuloj, kaj riĉaj kaj malriĉaj kune kuŝos en la tombo? Viaj ‘konsoloj’ enhavas maljustaĵojn.

Elifaz – Ĉu gravas al Dio se vi estas pia aŭ malpia? Dio vin punas, tiel sekvas, ke vi ege pekis! Ĉesu vian malpiaĵon kaj vi estos savita.

Ijob – Se nur mi povus trovi Dion mi prezentus al Li mian argumenton, kaj Li liberigus min. Fine la malpiuloj ja falos, sed kial ne tuj?

Bildad – Homo ne povas esti prava antaŭ Dio.

Ijob – Vi ne helpas. Mi neniam mensogos. Mi scias, ke mi ne faris tiujn pekojn pri kiuj vi min akuzas.

[Sekvas ĉapitro 28 pri saĝeco: nur Dio scias kie troviĝas saĝeco.]

Se nur estis al mi kiel antaŭe, kiam oni estimis min. Nun ĉiuj mokas min. Mia korpo afliktiĝas; mi krias sed Dio ne aŭskultas. Mi scias, ke mi estas senkulpa. Jen mia fina vorto.

Elihu, junulo intervenis kun sia opinio:

Neniu el vi trovis respondon. Ijob pretendas esti malkulpa, sed li akuzas Dion pri maljusteco kaj blasfemas. Dio ĉiam punas la malpiulojn. Ne malutilas al Dio se vi pekas, kaj se vi estas virta, tio ne donas ion al Li. Pripensu kiel granda, justa kaj ĉiopova Li estas. Pripensu Lian kreitaĵon mirindan; Lin ni ne povas kompreni, tial homoj Lin respektegu.

Estas evidente, ke Ijob, la tri amikoj kaj Elihu ĉiuj kredis, ke se Dio afliktas iun sekvas, ke tiu estas pekanto. Pro tio la amikoj, malgraŭ ĉio la evidenco kontraŭa, decidis, ke li multe pekis, dum Ijob bone sciis, ke li ne pekis. Tiel la diskuto fariĝis ĉiam pli kolera, Ijob protestante sian senkulpon kaj la amikoj tute rifuzante kredi lin. Tia estas la homa naturo! Oni povus diri ‘havante tiajn amikojn, kiu bezonas malamikojn?’

Por la amikoj la afero estis simpla, sed por Ijob ne. Li ne nur suferis pro la perdo de ĉio kaj pro la malsano, sed pro la malestimo kaj akuzoj de ĉiuj homoj, kaj li ne komprenis kial. Li kriis al Dio, ke Tiu klarigu, kompatu, pardonu; li petegis interulon; en sia aflikto li eĉ sugestis, ke Dio ŝajne agis maljuste, kvankam li agnoskis, ke Dio ja estas justa.

Dio intervenis

Subite, post kiam la disputo atingis plenhalton, okazis ŝtormo, kaj la Eternulo ekparolis al Ijob. Oni povas imagi kian ŝokon tio estis por ĉiuj. Nun Dio mem faris demandojn en tre elokventa, majesta priskribo de Sia kreitaĵo – demandojn al kiuj Ijob agnoskis, ke li ne povas respondi (40:1-5). Denove la Eternulo provokis lin respondi ĉu li kuraĝas akuzi Dion por sin pravigi (40:6-14). Fine Ijob agnoskis, ke li parolos pri “aferoj, kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.” (42:3) Li sin riproĉis kaj pentis.

Oni povus supozi, kaj verŝajne la amikoj ja supozis, ke tiam Dio postulos, ke Ijob faru bruloferon. Tute male! La Eternulo koleris al la tri amikoj kaj ordonis, ke ili faru bruloferon kaj, ke Ijob preĝos por ili por ke Dio ne ilin punu. Kial? Ĉar “... vi ne parolis antaŭ (pri) Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.” (42:8)

Ŝajnas esti en ĉi tiu rakonto iuj pensigaj aferoj, ekzemple: kvankam, post tiom da afliktoj, Ijob estis kontenta kaj ricevis eĉ pli da benoj de Dio, li fakte ne ricevis ian ajn klarigon. Dio neniam respondis al liaj demandoj pri kial li tiom senmerite suferis. Tio estas grava leciono por ni ĉiuj. Ni estas nur homoj; ni povas paroli al Dio sed ni ne rajtas postuli ion; Dio ne devas fari al ni klarigon. La profeto, Ĥabakuk simile kiel Ijob, plendis al Dio pri maljusteco, kaj ankaŭ al li Dio ne klarigis kial Li ne punis la malpiulojn; Li nur diris, ke tio okazos en la ĝusta tempo. Ĥabakuk ekpensis pri tio, kion Dio jam faris, pri Lia potenco, kaj estis kontenta ĝoji pri la Eternulo. Por Ijob sufiĉis, ke “... nun mia okulo Vin vidis.” (42:5) Ĉu li fakte vidis la Eternulon? Ne, sed li pli bone komprenis; li akiris pli vastan perspektivon de la grandeco de Dio. Li lernis, ke li devas fidi al Dio, kio ajn okazos, kaj ĉu aŭ ne li komprenas la kialon.

Alia pensiga afero estas kiel volonte Ijob konsentis esti interulo inter siaj amikoj kaj Dio, por ke Dio ne punu ilin. Li havis kaŭzon esti indigna pro iliaj malĝustaj akuzoj, sed ne; li tuj pardonis ilin.

Se temas pri la akuzo kontraŭ la amikoj - kion ili parolis pri Dio, kiu fakte estas malĝusta? Ili agnoskis, ke Li estas ĉiopova kaj justa, sed ili (ankaŭ Elihu) diris, ke ne gravas al Li se la homoj estas piaj aŭ malpiaj (22:3). Tio absolute ne estas vera. Dio amas la homojn kaj deziras, ke ili estu savitaj; Li ĉagreniĝas kiam ili sinturnas for de Li. Tio fariĝas pli kaj pli evidenta tra la Nova Testamento, kaj kiam venis Jesuo, ĉiuj el ni povas diri ‘nun mia okulo Vin vidis.’ En la Sinjoro Jesuo ni vidas la karakteron de Dio - Jesuo, kiu ploris pri Jerusalem ĉar ili ne volis, ke li savu ilin (Lk.13:34).

Kiel Jesuo lernis akcepti, ke li devos senmerite tiom suferi? Ni ne povas esti certaj, kompreneble, sed oni povas imagi la junan Jesuon dum li plenkreskiĝis, konstatante tion, kion li devos travivi por plenumi la volon de sia Patro. La rakonto pri Ijob estus helpa por li ĉar li, eĉ pli ol Ijob, estis senkulpa, tamen suferis. Lia popolo malakceptis lin kaj fine murdis lin, tamen li, kiel Ijob, fariĝis ne nur interulo sed la vojo de pardono por iu, kiu al li kredas.

Kiam ajn do ni suferas, ni povas sin kuraĝigi sciante, ke Dio ne punas nin – tute male. Per sufero Dio instruas nin por ke ni fidu al Li. Kiel Ijob ni pli profunde komprenos Dion. Kiel Jesuo, ankaŭ ni povos lerni obeon per tio, kion ni suferas (Heb.5:8). Jakobo, skribante pri sufero instruis, ke oni ne murmuru: “...vi aŭdis pri la pacienco de Ijob ...” (Jak.5:11). Paŭlo klarigis, ke kredantoj “... praviginte per fido ... havu pacon kun Dio ... ĝoju pro espero ... kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon ...” (Rom.5:1-3). Se ni vere fidas al Dio, anstataŭ ol diri en aflikto ‘Kial? Kial? Kial?’ ni sin demandu ‘Kion Dio intencas, ke mi lernu per tio?’ Ni pripensu pri Ijob kaj eĉ pli grave, pri Jesuo, kaj preĝu; tio helpos nin elteni ion, kiu okazas. Ni scias, ke fine:

... Dio forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro ... Mi faras ĉion nova.” (Apok.21:3-5)