NIA KREDO

1 La Biblio – kaj la Nova kaj la Malnova Testamentoj, estas la sola fonto de scio pri Dio kaj Lia celo por la homaro. Tiu estas inspirita de Dio kaj estas vera rakonto, krom eraroj de tradukado kaj transskribado.

2 Dio – estas la sola, ĉiopova, ĉion-scianta kaj nevidebla sed ĉiea Kreinto de la universo. Li estas tute bona, vera, amoplena kaj kompatema, sed ne toleras ian defion de Sia aŭtoritato.

3 La Sankta Spirito – estas la potenco per kiu Dio agas.

4 Jesuo Kristo – estas la sola filo de Dio, naskita de la virgulino Maria per la Sankta Spirito. Li estis homo, havante ĉiujn samajn suferojn kaj tentoj kiel aliuloj. Sed li estis la sola homo, kiu venkis sian homan naturon per sia tuta submetiĝo al la volo de sia Patro. Li neniam pekis; li respegulis la karakteron de sia Patro, montrante ties gloron.

Li volonte cedis al krucumado; Dio korpe relevis lin kaj li nun estas senmorta, liberigita de la tento peki, la unua de la nova kreitaĵo de Dio.

Li supreniris en la ĉielon, kie li nun estas la sola interulo inter la homoj kaj Dio, kiam ili preĝas helpon kaj pardonon.

Li revenos surteren por relevigi la mortintojn kaj juĝi ĉiujn, kiujn Dio taksas respondecaj al la juĝo. La malakceptitaj neniiĝos kaj la akceptitaj beniĝos per senmorteco, same kiel la Sinjoro Jesuo.

Li tiam starigos la Regnon de Dio en kiu li estos la reĝo, regante la tutan mondon de Jerusalem, ĝis la celo de Dio plenumiĝos; ĉia malbono estos detruita, kaj la tero estos plenigita de paco kaj la gloro de Dio.

5 La homoj – estis kreitaj laŭ la bildo de Dio, tre bonaj, sed Dio donis al ili liberan volon elekti ĉu aŭ ne obei Lin. Ili elektis malobei, tiel venigante sur si kaj siaj posteuloj la mortpunon. Sed Dio, laŭ Sia kompato, provizis vojon por eskapi eternan morton per fido en Kristo Jesuo.

6 Bapto – estas la maniero per kiu la homoj povas montri, ke ili bezonas savon de la peko kaj la morto kaj, ke ili kredas, ke en Jesuo ili ricevos pardonon de siaj pekoj. Ĝi estas simbolo de morto kaj releviĝo, estante tuta subakviĝo, kaj la komenco de nova vivo.

7 La kristana vivo – estas tio, en kiu kredantoj, kiel gefratoj en Kristo, provas montri sian amon por Dio kaj la Sinjoro Jesuo per la amado unu de alia, preĝado, kuna partoprenado en pano kaj vino memore de la morto kaj releviĝo de Kristo. Ĝi necesigas la klopodon respeguli la karakteron de la Sinjoro Jesuo per vortoj kaj agoj, por ke ankaŭ aliuloj ekkredu.

Jean Field